Joe Borg, aŭ Joseph Borg (naskiĝis la 19-an de marto1952), estas maltapolitikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn fiŝado kaj maraj aferoj. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li estis membro ekde la 1-a de majo2004, kiam Malto iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la jamaj membroŝtatoj prezidis la fakojn Progresigo kaj humaneca helpo. Joe Borg estas membro de la konservativa Naciisma Partio (NP) de Malto.