Johann Jakob Kaup
Johann Jakob Kaup | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johann Jakob Kaup | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1803 en Darmstadt | ||||
Morto | 4-an de julio 1873 (70-jaraĝa) en Darmstadt | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Landgraflando Hesio-Darmstadt Hesio-Darmstadt vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Hajdelbergo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | paleontologo natursciencisto iĥtiologo ornitologo zoologo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Jakob Kaup (10a de aprilo 1803 - 4a de julio 1873) estis germana naturalisto. Li estis sekvanto de natura filozofio, kaj kredis je denaska matematika ordo en naturo kaj li klopodis biologian klasadon baze sur kvinbaza sistemo.
Biografio
Li naskiĝis ĉe Darmstadt. Post studado ĉe Göttingen kaj Heidelberg li pasigis du jarojn ĉe Leiden, kie lia atento speciale direktis sin al amfibioj kaj fiŝoj. Li poste revenis en Darmstadt kiel helpanto de granda duka muzeo, el kiu li en 1840 iĝis inspektisto. En 1829 li publikigis Skizze zur Entwickelungsgeschichte der europäischen Thierwelt, per kiu li konsideris la animalan mondon kiel evoluanta de malaltaj al pli altaj formoj, de la amfibioj tra la birdoj al la predantoj; sed poste li malagnoskis tiun verkon kiel junula ago, kaj post la publikigo de la verko de Darwin nome Origin of Species li deklariĝis kontraŭ tiuj doktrinoj.