Jokohama Minato-Miraj 21 (横浜みなとみらい21 [jokohama minato mirai niĝū iĉi]) estas granda urba evoluigo en Jokohamo.
Distrikto Minato-Miraj situas en Kvartalo Niŝi-ku kaj Kvartalo Naka-ku, kaj frontas maron. Ĝi havas 1,86 km² inklude 0,67 km² da artefarita insulo.
La nomo "Minato-Miraj 21" signifas "Haveno-Estonteco — 21(-a jarcento)".