Jorma Panula
Jorma Panula | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jorma Juhani Panula |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1930 (94-jaraĝa) en Kauhajoki |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Akademio Sibelius |
Familio | |
Edz(in)o | Helena Haavisto (en) (1952–nekonata valoro) |
Infanoj | Terhi Panula (en) , Anu Panula (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento universitata instruisto komponisto muzikinstruisto |
Jorma Panula (naskiĝinta la 10-an de aŭgusto 1930 en Kauhajoki) estas finna kalva dirigento. Li estas konata ankaŭ kiel komponisto, aranĝisto kaj instruisto de Sibelius-Akademio. Panula pretiĝis en Sibelius-Akademio unue kantororgenisto en 1950 kaj poste dirigento en 1950 kiel lernanto de Leo Funtek. Poste li studis en Svedio kaj Nederlando. Panula laboris kiel dirigento en teatrejoj en Helsinko, Tampere kaj Turku en 1950–1970-aj jaroj kaj profesoro en Sibelius-Akademio en 1970–1990-aj jaroj. Panula instruas nuntempe ankaŭ en Svedio. Ekde 1999 en Vaasa oni aranĝas ĉiujare laŭ li nomitan Dirigentkonkurencon Jorma Panula.