Juĝistoj
שופטים | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
| |||||
Juĝistoj estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: שפטים
- en la greka Septuaginto (LXX): ΚΡΙΤΑΙ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Iudicum
Ĝi nomiĝas Juĝistoj, ĉar ĝi raportas pri ties tempo kaj rakontas pri ties agadoj.
Aŭtoro
- Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!
Enhavo kaj strukturo
La libro ĉefe rakontas pri la unuopaj juĝistoj.
Jen ebla strukturo: [1]
- Situacio (Juĝ 1,1 - 3,3)
- La unuopaj juĝistoj (Juĝ 3,7 - 16,31)
- Aldonaĵoj
Famaj perikopoj estas
- la kanto de Debora (Juĝ 5)
- la fabelo de Jotam pri la reĝo de la arboj (Juĝ 9,7-15)
- la ofero de la propra filino fare de Jiftaĥ (Juĝ 11,29-40)
- la rakontociklo pri Ŝimŝono (Juĝ 13 - 16)
Notoj
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Vidu ankaŭ
|