Juliette Gréco
Juliette GRÉCO (naskiĝis la 7-an de februaro 1927 en Montpeliero, mortis la 23-an de septembro 2020 en Ramatuelle) estis franca kantistino kaj kinoaktorino.
Dum dua mondmilito ŝia patrino kunirigis ŝin en la Rezistado-movado. Kaptita de la germanoj, oni ne portis ŝin en Koncentrejon pro ŝia junaĝeco.
Venis "Liberigo" kaj la jaro 1945, ŝi konatiĝis kun la intelekta kirliĝo en Saint-Germain-des-Prés (kvartalo de Parizo) kaj kun la politika vivo per la komunista junec-movado. Ŝi konatiĝis kun Jean-Paul Sartre, ekkantis en kabaredoj kiel "le bœuf sur le toit" (bovo sur la tegmento) kaj famiĝis kantante kanzonojn de Boris Vian.
Sukcesoj
Internaj ligiloj
Eksteraj ligiloj
- A Tribute to Gainsbourg, zoom sur Juliette Gréco (Franclingva) Arkivigite je 2006-12-08 per la retarkivo Wayback Machine