Julija Navalnaja
Julija Navalnaja | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Юлия Борисовна Навальная Юлия Навальная | ||
Naskonomo | Юлия Борисовна Абросимова | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1976 (48-jaraĝa) en Moskvo | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusio (1991–) Sovetunio (–1991) ![]() | |
Alma mater | Pleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko - internaciaj rilatoj ![]() | |
Partio | Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” (2000–2011) Rusio Estonta ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Aleksej Navalnij (2000–2024) ![]() | |
Infanoj | Daria Navalnaja, Zaĥar Navalnij ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto politikisto aktivulo ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Julija Borisovna NAVALNAJA (ruse Юлия Борисовна Навальная; naskiĝis la 24an de julio 1976) estas rusa ekonomikisto, aktivulo pri homaj rajtoj kaj politikisto. Ŝi estis la edzino de rusa opoziciisto Aleksej Navalnij. Kiel la edzino de rusa opoziciestro kaj disidento Aleksej Navalnij, ŝi estis priskribita en la amaskomunikilaro kiel la "Unua Damo" kaj foje eĉ la "Prezidento" de la rusa opozicio dum lia vivo kaj malliberigo [1]. Tuj post la morto de sia edzo, Navalnaja partoprenis, ĉe la kunveno de la eksteraj ministroj de EU kaj ĉe la Konferenco sekureca de Munkeno, interalie, por respondecigi Putin. Li kaj liaj aliancanoj estu "punitaj pro tio, kion ili faris al nia lando, mia familio kaj mia edzo" kaj "Ni devus batali hodiaŭ kontraŭ ĉi tiu terura reĝimo en Rusio." Putin devas esti "respondeca persone pri ĉiuj abomenaĵoj." [2] Tri tagojn poste, la 19-an de februaro 2024, ŝi sciigis en videomesaĝo ke ŝi volis daŭrigi la politikan batalon anstataŭe de ŝia edzo. En la sama tago ŝi ĉeestis kiel gasto ĉe la Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la EU-ŝtatoj en Bruselo [3].
Referencoj
- ↑ «Я продолжу дело Алексея Навального» Обращение Юлии Навальной. Полный текст (ruse). Alirita 2024-02-20 .
- ↑ zdf.de Nachrichten am 16. Februar 2024: Reaktionen auf Tod Nawalnys: „Er wurde einfach brutal vom Kreml ermordet“ (zdf.de, abgerufen am 18. Februar 2024.)
- ↑ Yulia Navalnaya vows to continue husband Alexei's fight and says Putin killed him (19 February 2024). Alirita 19 February 2024 .
Eksteraj ligiloj
- La blogo de Julija Navalnaja sur la retejo de la radia stacio Eĥo de Moskvo (ekde 2018).
- Julija Navalnaja ĉe YouTube — parolado ĉe manifestacio sur avenuo Saĥarov la 6an de septembro 2013.
- Navalnij — postpoisona intervjuo ĉe YouTube — intervjuo ĉe kanalo vDud, la 5an de oktobro 2020.