Jura sociologio

Juro kaj socio. Supre: Korto de la Supera Tribunalo de Barato. Meze: La Alianco de Malriĉuloj manifestacias pri terposedo kaj loĝejposedo ekster la Konstitucia Kortumo de Sud-Afriko. Malsupre: Ekvadoranoj postulas aprobon de leĝo pri bestprotektado ekster la Ekvadora Nacia Asembleo.
Fontano de la Justo kun simboloj de juro kaj justo, Svisujo.

Jura sociologiojuro kaj socio estas diverse priskribata kiel subfako de sociologio aŭ interfaka esplormaniero ene de juro.[1] Laŭ iuj ĝi "necese" apartenas al sociologio,[2] sed aliaj rigardas ĝin kiel esplorkampon imbrikitan inter sociologio kaj juro.[3] Laŭ ankoraŭ aliaj, ĝi ne estas subfako de sociologio nek de juro, sed memstara fako ene de la sociscienca fakaro. Ekzempla difino laŭ tiu perspektivo estas "la sistema, teorie fundamentita, empiria studo de la juro kiel socia praktikaro aŭ kampo de socia spertado".[4] Oni asertis, ke ĝi traktas juron, juston, kaj leĝojn, kiel fundamentajn instituciojn perantajn "inter politikaj kaj ekonomiaj interesoj, inter kulturo kaj la normdona ordo de la socio, estigante kaj daŭrigante interdependon, kaj establante sin kiel fontojn de interkonsento, truddevigo, kaj socia regado".[5]

Sendepende de la difino kiel subfako de sociologio, metodaro ene de juro, aŭ memstara fako, jura sociologio intelekte dependas de la tradicio, metodoj, kaj teorioj de sociologio en la strikta senco, kriminologio, kaj la teknikoj kaj procedoj de justico, kaj malplie de aliaj sociaj sciencoj kiel socia antropologio, politika scienco, socia politiko, psikologio, kaj geografio. Tial ĝi baziĝas sur sociaj teorioj kaj utiligas socisciencajn metodojn por la esplorado de juro, juraj institucioj, kaj juraj praktikoj.[6] Laŭ diversaj socisciencaj bazoj, ĝi aplikas diversajn perspektivojn al juro: analizajn aŭ pozitivajn, historiajn, kaj teoriajn.[7]

Pli specife, jura sociologio konnsistas el manieroj esplori juron en socia fono, kiuj empirie kaj teorie konstatas la interagadon de leĝoj, juraj kaj nejuraj institucioj, kaj aliaj sociaj faktoroj.[8] Kelkaj kampoj de jursociologia esplorado estas la socia evoluo de juraj institucioj, formoj de socia kontrolo, leĝaj regularoj, la interrilatado de jurkulturoj, la socia konstruado de juraj problemoj, la juristaro kaj la rilato inter juro kaj socia ŝanĝo.

Jura sociologio ofte profitas de esplorado farita en aliaj fakoj, ekzemple kompara juro, kritikaj juraj studoj, jura teorio, jura ekonomiko, kaj jura literaturscienco. Ĝia temaro konverĝas kun tradiciaj juraj studoj en la kampo de instituciaj demandoj determinataj de sociaj kaj politikaj kondiĉoj, ekzemple kriminologio kaj la ekonomika analizo de leĝoj.[9][10]

Referencoj

  1. Por difinoj vidu Ehrlich 1936 (orig. 1912); Timasheff 1939; Pound 1943; Selznick 1965, Aubert 1969 kaj 1980, Black 1972, Stjernquist 1983, Hydén 1986, Tomasic 1987, Ferrari 1989, Podgorecki 1991, Cotterrell 1992, Banakar 2003 kaj 2011; Mathiesen 2005, Deflem 2008, Travers 2009, Nelken 2009, Scuro 2010, Banakar kaj Travers 2013, Banakar 2014.
  2. Deflem 2008:3.
  3. Banakar 2003 kaj 2009, Banakar kaj Travers 2013.
  4. Cotterrell 2007.
  5. Scuro 2010: 64.
  6. Banakar and Travers 2005, pp. 1-25.
  7. (1937-09-01) “What Is "Sociology of Law"?”, American Journal of Sociology 43 (2), p. 225–235. doi:10.1086/217681. 144690399. 
  8. Black 1976; Cotterrell 1992; Hunt 1993; Santos 2002; Banakar 2003; Banakar kaj Travers 2002; Ferrari 1989; Luhmann 1985; Trevino 2008; Travers 2009, Nelken 2009.
  9. Scuro 2010:12,217-235
  10. Posner, Richard A., 1973, Economic Analysis of Law, Boston:Little Brown