Károly Szilágyi
Károly SZILÁGYI [silAdji] rumania hungara operkantisto (baritono). Li naskiĝis en Hegyközcsatár, aktuala Cetariu, en 1943.
Kariero
Károly Szilágyi akiris diplomon en 1977 en Konservatorio Gheorghe Dima de Kluĵo kaj li kantis en Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo. Li forlasis Rumanujon kaj transloĝiĝis en Germanujo.
Elektitaj roloj
- Petur (Erkel F.: Bánk bán); Valentin (Gounod: Faust); Escamillo (Bizet: Carmen).