Kökar
Kökar | ||
---|---|---|
Blazono | Situo | |
komunumo | ||
www.kokar.ax | ||
Gubernio | Alando | |
Provinco | Alando | |
Areo | 57,8 km² | |
Loĝantaro | 303 | |
Finnlingvaj | 5,9% | |
Svedlingvaj | 93,4% | |
Supermara alteco | 7 m [+] | |
Koordinatoj | 59° 55′ N, 20° 55′ O (mapo)59.92083333333320.909722222222 | |
Akvokolektejo | 63,58 km² (6 358 ha) [+] | |
Areo | 63,58 km² (6 358 ha) [+] | |
Loĝantaro | 225 [+] (31-a de decembro 2023) | |
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
Kökar | ||
Vikimedia Komunejo: Kökar [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kökar estas insulo en la aŭtonoma provinco Alando (svede Åland) de Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 225 loĝantoj (95 % el tiuj svedparolantoj) sur areo de 63,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan akvan limon kun Pargas, Föglö kaj Sottunga. Ĉefa loĝloko de la komunumo estas la vilaĝo Karlby. Kiel sur la tuta Alando, la oficiala lingvo estas la sveda.
Komunuma nomo
La komunuma nomo aperas unuafoje en teksto de dana velisto de la 13-a jarcento. Tiam la franciskana klostro plej verŝajne jam funkciis sur Kökar. La nomo estis skribita kiel Thiyckækarl, kiu eble aludis pri dikaj insulanoj.
Trafiko
Kökar estas atingebla ene de Alando per pramŝipoj de la haveneto Galtby en la komunumo Pargas aŭ de la haveneto Långnäs en la komunumo Lumparland.
Vidindaĵoj
- La preĝejo Sankta Anna estis konstruita en 1784 je loko de la franciskana klostro. Tie ekzistas ankaŭ muzeo, ligita al la preĝejo.
- Otterböte estas bronzeepoka setlejo, kiu estis konstruita ĉ. 1150–1050 a. K.. Ĝi esti malkovrita en 1918.
- Källskär estas malgranda insulo kaj konata vidindaĵo sude de Kökar.
Vilaĝoj
Finnö, Hellsö, Karlby, Kyrkogårdsö, Österbygge kaj Överboda.
Konataj insulanoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la komunumo Kökar (svede)
- paĝoj de la Alanda Muzeo pri historio de la Franciskanaj monaĥoj en Kökar Arkivigite je 2011-08-16 per la retarkivo Wayback Machine (svede)