Külsősárd
Külsősárd [kulŝOŝArd] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. Külső signifas: ekstera.

Bazaj informoj
- Areo: 2km²
- Loĝantaro: 80
- Poŝtkodo: 8978
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°37′40″N 16°29′10″E
Situo
Külsősárd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, kiu interligas la preterirantajn ĉefvojojn Lendava-Keszthely kaj Lendava-Szombathely, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. La lasta komunumo troviĝas 2, Lenti kaj Slovenio po 5, Nova 20 km-ojn.
Historio
Komence estis unusola vilaĝeto "Sárd", kiu disiĝis al Interna kaj Ekstera Sárd. La lasta fondiĝis en la 18-a jarcento. La loĝantoj estis nobeloj. Vilaĝservoj estas vendejo (ne ĉiutage funkcianta) kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj
- sonorilostablo el la 19-a jarcento
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
- ŝtonkruco
- fiŝkaptistaj lagoj
- bunkroj el la 1950-aj jaroj