Kaŝmaro
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Kashmar_Icehouse2021-07-19_18_%28cropped%29.jpg/775px-Kashmar_Icehouse2021-07-19_18_%28cropped%29.jpg)
Kaŝmaro · کاشمر · Torŝiz · Soltanabad | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | centra Ĥorasano | ||
Poŝtkodo | 96711 • 96791 | ||
Telefonkodo | 051552 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 282 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 14′ N, 58° 28′ O (mapo)35.23833333333358.465555555556Koordinatoj: 35° 14′ N, 58° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 063 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kaŝmaro[1], persalingve کاشمر, antaŭe ترشیز Torŝiz[2] aŭ سلطانآباد Soltanabad/Sultanabad,[3] estas universitata urbego, ĉefurbo de la samnoma distrikto Kaŝmaro en Provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano) de Irano. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 102 282 loĝantoj. La teritorio situas en supermara alteco de 1063 metroj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Tomb_of_Hassan_Modarres2021-03-23_36.jpg/260px-Tomb_of_Hassan_Modarres2021-03-23_36.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/Imamzadeh_Morteza2021-05-14.jpg/260px-Imamzadeh_Morteza2021-05-14.jpg)
La provinco situas same proksime al Turkmenio norde kiel al Afganio oriente, kaj en Kaŝmaro kiel en la tuta provinco ekde la 2000-aj jaroj estas aparte multaj afganaj rifuĝintoj.
Bazaj informoj
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98)
Geografio
Kaŝmaro situas sur altebenaĵo proksime de rivero en la nordorienta parto de la lando. Maŝhado troviĝas 217, Teherano 638 kilometrojn [1].
Historio
Tiu teritorio proksimume en la 8-a jarcento islamiĝis.
Ekonomio
Kaŝmaro estas grava produktanto de sekvinberoj kaj havas proksimume 40 specojn da vinberoj. Ĝi ankaŭ estas internacie rekonita por eksportado de safrano kaj manfaritaj persaj tapiŝoj.
Klimato
Kaŝmaro troviĝas en la duonarida klimato. En la jaro pluvas 178 mm, inter julio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16.1 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas.
Trafiko
Kaŝmaro situas laŭ la fervoja linio Teherano-Maŝhado.
Vidindaĵoj
Fontoj
- interalie WikiTrans
Referencoj
- ↑ esperanta nomo laŭ Poŝatlaso de la mondo 1971, mapo 20
- ↑ laŭ tre neekzakta noto en la anglalingva teksto, la malnova nomo ترشیز Torŝiz jam ne plu estas uzata ekde pli ol 200 jaroj
- ↑ la nomo Sultanabad ankaŭ uziĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934