Kabineto Kállai
Ne konfuzu kun Kabineto Kállay!
Kabineto Kállai | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Kállai | ||
Dum | 30-a de junio 1965 - 14-a de aprilo 1967 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto Kádár | |
Sekvanto | Kabineto Fock | |
Kabineto Kállai estis la kvara registaro post la Hungara revolucio de 1956 (laŭ hungarlingva Vikipedio ĝi estis la 53-a kabineto de Hungario). Tiu kabineto gvidis la landon inter 1965 kaj 1967 preskaŭ 2 jaron. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li mem havis la plenan potencon.
Historio
Potenco de János Kádár tiutempe firmiĝis, do li transdonis la ĉefministran postenon al Gyula Kállai. Tiu erao estis nesignifa, oni povas diri, ke haltis la tempo. Unusola menciindaĵo estas, ke nevideble laboris grupo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon, kion Kádár ne kontraŭis. En 1967 ĝi estis antaŭ la enkonduko, tial nemirinde Jenő Fock estis nomita la nova ĉefministro. Li estis unu el la plej signifaj reformuloj pri la nova mekanismo.
Listo de membroj
- Gyula Kállai – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Antal Apró, Lajos Fehér kaj Jenő Fock – vicĉefministroj
- András Benkei – ministro pri enlandaj aferoj
- János Péter (ministro) - ministro pri eksteraj aferoj
- János Tausz – ministro pri enlanda komerco, poste István Szurdi
- Zoltán Szabó (ministro) – ministro pri sano
- Imre Kovács (ministro) - ministro pri nutro
- Rezső Trautmann - ministro pri konstruo
- Pál Losonczi – ministro pri agrikulturo
- Lajos Czinege - ministro pri defendo
- Ferenc Nezvál - ministro pri justico, poste Mihály Korom
- Gyula Horgos - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio
- Józsefné Nagy (Jolán Szarka) – ministro pri malpeza industrio
- György Csanádi - ministro pri transporto kaj poŝto
- József Bíró (ministro) – ministro pri ekstera komerco
- József Veres (ministro) - ministro pri laboro
- Pál Ilku – ministro pri eduko
- Ferenc Lévárdi – ministro pri peza industrio
- Mátyás Tímár - ministro pri financo
- Miklós Ajtai (kemiisto) – ĉefo de Tutlanda Planada Oficejo en rango ministro
Fontoj
- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2016-01-19 per la retarkivo Wayback Machine hungare