Kalpo
Kalpo | |
---|---|
Tradukoj de कल्प (kalpa) | |
Palie | kappa |
Sanskrite | कल्प (kalpa) |
Japane | 劫 (kō) |
![]() ![]() | |
Kalpo estas longa mezurunuo de tempo en hinduismo kaj budhismo, laŭ kiuj la universo ekzistas tra senfinaj cikloj aŭ eonoj, nomitaj kalpoj.
Daŭreco
En hinduismo
En hinduismo, unu kalpo daŭras 4,320,000,000 jarojn kaj estas la daŭreco de unu tago de Brahmao.[1]
En budhismo
En budhismo estas kvar malsamaj daŭrecoj de kalpo. La ordinara daŭreco estas 16,798,000 jarojn.[2] Malgranda kalpo daŭras 1,000 ordinarajn kalpojn, mezgranda kalpo daŭras 20 malgrandajn kalpojn kaj granda kalpo daŭras 4 mezgrandajn kalpojn.
La budho Gotamo ne donis specifan kvanton da jaroj, sed li donis kelkajn ekzemplojn por ilustri la daŭrecon de kalpo.[3] Ekzemple, en la Mahāprajñāpāramitāśāstra, la jena ekzemplo estas prezentita:[4]
![]() |
|
Ankaŭ, laŭ la budho Gotamo, estas nekalkuleblaj pasintaj kalpoj:[5]
![]() |
|
Referencoj
- ↑ Johnson 2009, p. 165.
- ↑ Epstein 2002, p. 204.
- ↑ Lion's Roar.
- ↑ Red Pine 2001.
- ↑ Epstein 2002.
Bibliografio
- Epstein, Ronald B.. (2002) Buddhist Text Translation Society's Buddhism A to Z (angle). Buddhist Text Translation Society, p. 204. ISBN 978-0-88139-353-8.
- Johnson, W. J.. (2009) A Dictionary of Hinduism (angle). Oxford University Press, p. 165. ISBN 978-0-19-861025-0.
- What are Kalpas?. Lion's Roar (2016-12-14). Alirita 2019-08-29.
- Red Pine. (2001) The Diamond Sutra: The Perfection of Wisdom (angle). Counterpoint Berkeley. ISBN 978-1-58243-256-4.