Kamina

Kamina
urbo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo)-8.7350824.99798Koordinatoj: 8° 44′ S, 25° 0′ O (mapo) [+]
Alto 2 095 m [+]
Kamina (Demokratia Respubliko Kongo)
Kamina (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Situo de Kamina

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamina [+]
vdr

Kamina estas grandurbo kaj ĉefurbo de la nove kreita provinco Supra Lomamo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Bazaj informoj

Geografio

Kamina situas en montaro en la suda landparto. Kolwezi troviĝas 226, Mwene-Ditu 257, Likasi 314, Mbuji-Mayi 326, Lubumbashi 424, Kananga 425, Kinŝaso 1179 km.

Historio

La belga armeo establis grandan armean bazon en Kamina post la 2-a mondmilito. Post la sendependiĝo Unuiĝintaj Nacioj kontrolis la bazon, sekve ĝi neniam apartenis al memdeklara ŝtato Katango.

Trafiko

Kamina havas flughavenon kaj ankaŭ apartan armean flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kananga, Kolwezi kaj Kalemie. La urbo estas fervoja nodo, trajnoj trafikas al Kananga, Kindu kaj Lubumbashi.

Klimato

Kamina situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj