Kanada Kosma Agentejo
Kanada Kosma Agentejo | ||
---|---|---|
kosmo-esplora registara organizaĵo Canadian federal department or agency (en) | ||
Komenco | 1-a de marto 1989 vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Longejlo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kanada Kosma Agentejo (angle Canadian Space Agency, akronime CSA), aŭ (france Agence spatiale canadienne, akronime ASC), estas la ŝtata agentejo kiu respondecas pri la kanada kosma programo. Ĝi estis fondita en marto 1989. La ĉefo (CEO) de ĉi tiu organizo estas la Prezidento, kiu raportas al la industria ministro.
La sidejo de la agentejo troviĝas ĉe John H. Chapman kosmocentro en Saint-Hubert, Kebekio. La agentejo ankaŭ havas oficejon en Otavo, Ontario ĉe la David Florida Laboratorio (kiu estas ĉefe porinĝenierada instalaĵo), kaj malgrandajn interrilatajn oficejojn en Usono ĉe Vaŝingtono, Houston (Teksaso) kaj Cape Canaveral (Florido); kaj en Francio ĉe Parizo.
La agentejo estas relative malgranda, kun nur 575 laborantoj. La plejmulto laboras en John H. Chapman kosmocentro.
Historio
Kun la lanĉo en 1962 de la satelito Alouette 1 Kanado fariĝis la tria lando post Usono kaj Sovetunio havi propran sateliton en la kosmo. La misio estis tute sukcesa, eĉ pli ol planite, ĉar la satelito daŭris dum dek jaroj kiam oni planos vivodaŭron de nur unu jaron. Ĉi tio provokis postan pli ampleksan studon de la jonosfero per la internacia programo ISIS.
Oni devas noti, ke Kanado neniam havis kaj ne havas proprajn lanĉilojn, tio estas, spite la satelito Alouette 1 estis desegnita kaj farita en Kanado, ĝin lanĉis NASA el Vandenberg Air Force Base, Kalifornio.
Alia kanada atingo estis la lanĉo de satelito Anik A-1 en 1972, per kiu Kanado fariĝis la unua lando en la mondo havi sian propran reton de tersinkronaj komunikaj satelitoj.
Kanada kosma programo
La kanadan kosman programon administras la Kanada Kosma Agentejo. Kanado kontribuis al la tutmonda kosma konkuro per teknologio, kompetenco kaj homoj, especiale kunlabore kun NASA kaj ESA. La ĉefa kanada kosmonaŭto estas Steven MacLean.
Krom siaj kosmonaŭtoj, unuj el la plej rimarkeblaj teknologiaj kontribuoj estas la robotaj sistemoj desegnitaj kaj faritaj de Kanado: la robota brako de la usonaj kosmopramoj, nomita Canadarm; kaj la robota sistemo de la Internacia Kosmostacio, pli konata por la nomo de sia ĉefa elemento, Canadarm2.
Post la sukcesa lanĉo de Radarsat 2 en decembro 2007 kaj la baldaŭa kompletiĝo de la kanada kontribuo al la IKS, la CSA vidis sin sen grandaj projektoj por la venontaj jaroj.
Kanadanoj en la kosmo
Entute ok kanadanoj flugis en 13 mision de la NASA:
Nomo | Kosmopramo | Misio | Lanĉo | Notoj |
---|---|---|---|---|
Marc Garneau | Challenger | STS-41-G | 5-a de oktobro, 1984 | Unua kanadano en la kosmo |
Roberta Bondar | Discovery | STS-42 | 22-a de januaro, 1992 | Unua kanada virino en la kosmo |
Steven MacLean | Columbia | STS-52 | 22-a de oktobro, 1992 | |
Chris Hadfield | Atlantis | STS-74 | 12-a de novembro, 1995 | Nura kanadano viziti la kosmostacion Mir |
Marc Garneau | Endeavour | STS-77 | 19-a de majo, 1996 | |
Robert Thirsk | Columbia | STS-78 | 20-a de junio, 1996 | |
Bjarni Tryggvason | Discovery | STS-85 | 7-a de aŭgusto, 1997 | |
Dafydd Williams | Columbia | STS-90 | 17-a de aprilo, 1998 | |
Julie Payette | Discovery | STS-96 | 27-a de majo, 1999 | Unua kanadano viziti la IKS |
Marc Garneau | Endeavour | STS-97 | 30-a de novembro, 2000 | misio al IKS |
Chris Hadfield | Endeavour | STS-100 | 19-a de aprilo, 2001 | Unua kosma promenado de kanadano |
Steven MacLean | Atlantis | STS-115 | 9-a de septembro, 2006 | Dua kosma promenado de kanadano |
Dafydd Williams | Endeavour | STS-118 | 27-a de aŭgusto, 2007 | Tria kosma promenado de kanadano |
Kanadaj satelitoj
Nomo | Lanĉo | Fino | Celo |
---|---|---|---|
Alouette 1 | 29-a de septembro, 1962 | 1972 | Esplori la jonosferon |
Alouette 2 | 29-a de novembro, 1965 | 1-a de aŭgusto, 1975 | Esplori la jonosferon |
ISIS-I | 30-a de januaro, 1969 | 1990 | Esplori la jonosferon |
ISIS-II | 1-a de aprilo, 1971 | Esplori la ionosferon | |
Hermes | 17-a de januaro, 1976 | novembro, 1979 | Eksperimenta komunika satelito |
RADARSAT-1 | 4-a de novembro, 1995 | Ankoraŭ uzata | Komerca satelito por observi la Teron |
MOST | 30-a de junio, 2003 | Ankoraŭ uzata | Kosmoteleskopo |
SCISAT-1 | 12-a de aŭgusto, 2003 | Ankoraŭ uzata | Observi la Teran atmosferon |
RADARSAT-2 | 14-a de decembro, 2007 | Ankoraŭ uzata | Komerca satelito por observi la Teron |
CASSIOPE | Planata por 2008 | CAScade, Smallsat and IOnospheric Polar Explorer |
Lokoj de la agentejo
- John H. Chapman kosmocentro - Longejlo, Kebekio
- David Florida Laboratorio - Otavo, Ontario
- Kosmodromo Fort Churchil - Manitobo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro Arkivigite je 2002-11-30 per la retarkivo Wayback Machine