Kantono de Svislando

Svislando dividiĝas en 26 kantonojn, kiuj estas jure la federaciaj ŝtatoj de la svisa konfederacio.

Organizo

Ĉiu kantono havas propran konstitucion kaj aŭtoritatojn leĝodonan, plenuman kaj jurisdikcian. Ĉiu kantono havas ankaŭ unuĉambran parlamenton (kantona konsilio) kun inter 49 kaj 180 parlamentanoj. La kantona registaro konsistas el kvin aŭ sep membroj, depende de la kantono.

Kompetencoj de la svisaj kantonoj

administra divido de Svislando

Publikaj aferoj, kiujn regulas nek la svisa konstitucio nek iu konfederacia leĝo, apartenas al la instanceco de la kantonoj. Al ili apartenas:

  • ŝtata organizo
  • lerneja sistemo
  • publika sano (parte)
  • plana kaj konstrua juroj (parte)
  • polico
  • tribunala regularo (parte)
  • civilprocesleĝaro
  • notaria regularo
  • kantona kaj komunuma impostaj regularoj

Ĉar la konfederacio havas kunrajtojn en multaj el tiuj kampoj, ofte ekestas instanceca konflikto.

Kantonoj povas cedi al siaj komunumoj certan aŭtonomecon, kies formo varias inter la kantonoj.

En du kantonoj (Glaruso kaj Apencelo) la civitanaro decidas en publika kunveno (landkomunumo) pri siaj kantonaj reprezentantoj kaj pri faktaj demandoj. En ĉiuj aliaj kantonoj ekzistas nur ordinaraj balotoj.

Historio

En la historio de Svislando la rolo de la kantonoj pasis grandan evoluon. En la Svisa Ĵurkomunumo, kiu unue ek de 1291 konsistis el la tri prakantonoj (Urio, Ŝvico kaj Untervaldo aliĝis en la 16-a jarcento la urbaj ŝtatoj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo kaj la kampara kantono Glaruso, kiuj formis la Ok Malnovajn Lokojn. Al tiuj poste aliĝis pliaj kvin lokoj. Aliaj lokoj alvenis al Svislando per milita ekspansio. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 tiuj kantonoj fakte ne formis konfederacion sed lozan ligon de sendependaj ŝtatoj unuflanke kaj de komune kontrolataj kolonioj aliflanke. En la Helveta Respubliko sub la franca influo estis formita tuta serio de novaj kantonoj kiel la Kantono Linth, la Kantono Baden aŭ la Kantono Säntis. En la mediacia konstitucio post la malfondo de la Helveta Respubliko la plej multaj de tiuj malnovaj kantonoj denove malaperis. Dum estis fonditaj aliflanke novaj kantonoj kiel Kantono Sankt-Galo. Sian hodiaŭan formon Svislando ricevis per la kreo de la Svisa Konfederacio en la jaro 1848. En 1971 post longa disputo estis per secesio de Kantono Berno kreita la plej juna svisa kantono, nome Kantono Ĵuraso.

Listo de la svisaj kantonoj

ISO / aŭtokodo blazono kantono aliĝo ĉefurbo loĝantoj
1
areo
2
loĝantoj per km² – 3 komunumoj5 lingvoj
ZH blazono de la kantono Zuriko Zuriko 1351 Zuriko a1272600 1'272'600
(1)
a0001729 1'729
(7)
a0000729 729
(3)
a0000171 171 germana
BE blazono de la kantono Berno Berno 1353 Berno a0957100 957'100
(2)
a0005959 5'959
(2)
a0000160 160
(15)
a0000398 398 germana, franca
LU blazono de la kantono Lucerno Lucerno 1332 Lucerno a0356400< 356'400
(7)
a0001493 1'493
(9)
a0000238 238
(9)
a0000097 97 germana
UR blazono de la kantono Urio Urio 1291 Altdorf a0035100 35'100
(24)
a0001077 1'077
(11)
a0000033 33
(25)
a0000020 20 germana
SZ blazono de la kantono Ŝvico Ŝvico 1291 Ŝvico a0137500 137'500
(17)
a0000908 908
(13)
a0000150 150
(16)
a0000030 30 germana
OW blazono de la kantono Obvaldo Obvaldo * 1291 Sarno a0033300 33'300
(25)
a0000491 491
(19)
a0000068 68
(22)
a0000007 7 germana
NW blazono de la kantono Nidvaldo Nidvaldo * 1291 Stans a0039800 39'800
(22)
a0000276 276
(22)
a0000143 143
(18)
a0000011 11 germana
GL blazono de la kantono Glaruso Glaruso 1352 Glaruso a0038200 38'200
(23)
a0000685 685
(17)
a0000056 56
(23)
a0000027 27
3 (ekde 2011)
germana
ZG blazono de la kantono Zugo Zugo
8
1352 Zugo a0106500 106'500
(18)
a0000239 239
(24)
a0000440 440
(5)
a0000011 11 germana
FR blazono de la kantono Friburgo Friburgo 1481 Friburgo a0254000 254'000
(11)
a0001671 1'671
(8)
a0000149 149
(17)
a0000182 182 franca, germana
SO blazono de la kantono Soloturno Soloturno 1481 Soloturno a0247900 247'900
(12)
a0000791 791
(16)
a0000313 313
(7)
a0000126 126 germana
BS blazono de la kantono Bazelo Urba Bazelo Urba * 1501 Bazelo a0185600 185'600
(15)
a0000037 37
(26)
a0005046 5'046
(1)
a0000003 3 germana
BL blazono de la kantono Bazelo Kampara Bazelo Kampara * 1501 Liestal a0266100 266'100
(10)
a0000518 518
(18)
a0000513 513
(4)
a0000086 86 germana
SH blazono de la kantono Ŝafhaŭzo Ŝafhaŭzo 1501 Ŝafhaŭzo a0073800 73'800
(19)
a0000298 298
(20)
a0000248 248
(8)
a0000033 33 germana
AR blazono de la kantono Apencelo Ekstera Apencelo Ekstera * 1513 Herisaŭ
4
a0052600 52'600
(21)
a0000243 243
(23)
a0000217 217
(12)
a0000020 20 germana
AI blazono de la kantono Apencelo Interna Apencelo Interna *
13
1513 Apencelo a0015200 15'200
(26)
a0000173 173
(25)
a0000087 87
(20)
a0000006 6 germana
SG blazono de la kantono Sankt-Galo Sankt-Galo 1803 Sankt-Galo a0460000 460'000
(5)
a0002026 2'026
(6)
a0000227 227
(11)
a0000089 89 germana
GR blazono de la kantono Grizono Grizono 1803 Koiro a0187800 187'800
(14)
a0007105 7'105
(1)
a0000026 26
(26)
a0000208 208 germana, romanĉa, itala
AG blazono de la kantono Argovio Argovio 1803 Araŭo a0569300 569'300
(4)
a0001404 1'404
(10)
a0000403 403
(6)
a0000231 231 germana
TG blazono de la kantono Turgovio Turgovio 1803 Fraŭenfeld a0234300 234'300
(13)
a0000991 991
(12)
a0000235 235
(10)
a0000080 80 germana
TI blazono de la kantono Tiĉino Tiĉino 1803 Bellinzona a0322300 322'300
(8)
a0002812 2'812
(5)
a0000114 114
(19)
a0000201 201 itala
VD blazono de la kantono Vaŭdo Vaŭdo 1803 Laŭzano a0654100 654'100
(3)
a0003212 3'212
(4)
a0000205 205
(14)
a0000382 382 franca
VS blazono de la kantono Valezo Valezo 1815 Sion a0291600 291'600
(9)
a0005224 5'224
(3)
a0000055 55
(24)
a0000158 158 franca, germana
NE blazono de la kantono Neŭŝatelo Neŭŝatelo 1815 Neŭŝatelo a0168400 168'400
(16)
a0000803 803
(15)
a0000209 209
(13)
a0000062 62 franca
GE blazono de la kantono Ĝenevo Ĝenevo 1815 Ĝenevo a0430600 430'600
(6)
a0000282 282
(21)
a0001520 1'520
(2)
a0000045 45 franca
JU blazono de la kantono Ĵuraso Ĵuraso 1979 Delemonto a0069100 69'100
(20)
a0000838 838
(14)
a0000082 82
(21)
a0000083 83 franca
CH blazono de Svislando Svislando 1291 Berno a7459100 7'459'100 a0041285 41'285 a0000174 174 a0002773 2'773 germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:

Inter krampoj ĉiam la rango.
1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
2 km²
3 loĝantoj po km², Stand 2000
4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen
5 stato: 1-a de januaro 2005
8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj
13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj
  • = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.
Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)