Karasjok - prononco [KAraŝok], jen norvege, en la norda sameaKárášjohka, en la kvenaKaarasjoki - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 543 loĝantoj sur areo de 5 452,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,5 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la samnoma loĝloko Karasjok, kaj komunumestro estas Svein Atle Somby. La samea parlamento de Norvegio situas en Karasjok.
La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Kautokeino, Alta, Porsanger, Tana, Utsjoki kaj Inari. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 534 kilometroj.