Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Karbazolo estas heterocikla organika kombinaĵo konsistante je unu centra pirola ringo fandita al du benzenaj ringoj aŭ unu indola grupo fandita al benzena ringo. Karbazolo estas komponaĵo de la tabako kaj uzatas en la preparado de farboj kaj farmakologiaj ingrediencoj por traktado de malsanoj, ĉefe en terapeŭtika kampo, inklude de kancertraktadoj pro ĝiaj anti-oksidigaj[6], anti-fungaj[7] kaj anti-bakteriaj[8] proprecoj.[9]
Sintezoj
Sintezo 1
Karbazolo estas preparata laŭ la metodo de Graebe kaj Ullmann en nitrita acido. En la unua etapo de la reakcio la n-fenil-1,2-duaminobenzeno konvertiĝas al ties duazonia salo kiu rekte reakcias al 1,2,3-triazolo. Sub altaj temperaturoj, ĉi-substanco estigas la karbazolon kun eligo de nitrogena gaso:
Sintezo de la Karbazolo
Sintezo de Karbazolo ekde la o-anilil-anilino.
Sintezo 2
Karbazolo povas prepariĝi en laboratorio laŭ la cikliga reakcio de Borsche-Drechsel. En la unua etapo, la fenil-hidrazino kondensiĝas kun cikloheksanono al la koresponda imino La dua etapo estas rearanĝa acido-katalizita reakcio kun fermado de la ringo al tetrahidrokarbazolo. En alia reakcio, la du etapoj transformiĝas en unu plenumante la reakcion meze de acetata acido. En la tria etapo, ĉi-komponaĵo oksidiĝas al karbazolo pere de ruĝa plumboksido: