Karija
Karija | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 153 178 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 040 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 59′ N, 137° 0′ O (mapo)34.989277777778137.00213888889Koordinatoj: 34° 59′ N, 137° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 50,39 km² (5 039 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kariya, Aichi [+] | |||||
Karija (japane 刈谷市) estas urbego en la Gubernio Ajĉio, en regiono Ĉubu en ĉefa insulo Honŝuo en Japanio.
Demografio
En 2019 Karija havis populacion de 153 162. En fino de la 1970-aj jaroj Karija atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ĝi konstante kreskis ĝis tiam.
Geografio
Karija situas sur ebenaĵo dek metrojn super la marnivelo. Anĝo troviĝas 9, Niŝio 14, Okazaki 17, Tojota (urbo) 19, gubernia sidejo Nagojo 23, Kasugai 29, ĉefurbo Tokio 246 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
Dum la feŭdismo fortikaĵo defendis Karija-n. En la 16-a jarcento la fortikaĵo rekonstruiĝis. En 1889 Karija estis kreita moderna municipo, ĝi prosperis kiel centro por komerco, sakeoproduktado kaj ceramikaĵoj laŭ la ĉefaj fervojaj vojoj. Karija atingis urbostatuson la 1-an de aprilo 1950, post 5 jaroj ĝi disetendiĝis per la najbareco. Kontrolo de la usona mararmea areo estis redonita al Japanio en 1994 kaj la iamaj instalaĵoj nun estas urba parko.
Ekonomio
Karija estas signifa industria bazo danke al firmao Tojota kaj la ceteraj.
Eduko
En Karija unusola universitato funkcias.
Trafiko
Karija havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono.
Klimato
Karija situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj, la vintroj estas malvarmetaj. La meza jara temperaturo estas preskaŭ 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1578 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive iomete neĝas.
Vidindaĵoj
- preĝejoj
- festivalo
- ruinoj (iama fortikaĵo)
- parkoj
- muzeoj
- planetario
Ĝemelurboj
Nomportantoj
Fontoj
- WikiTrans