Kastelo Landsberg
La kastelo Landsberg (france château du Landsberg) estas kastelo lokita en la franca komunumo Heiligenstein, en la departemento Bas-Rhin kaj la regiono Alzaco.
Historio
La kastelo estis konstruita komence de la 13-a jarcento fare de Conrad de Landsberg, por plibone defendi la abatejojn de Mont Sainte-Odile, Niedermunster kaj Andlau. La konstruaĵo estis klasifikita kiel "Monumento historia" en 1898.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france La kastelo Landberg ĉe la retejo de CRDP[rompita ligilo]
- france Ekskurso en Landsberg
Koordinatoj: 48° 25′ 14″ N 7° 25′ 21″ O / 48.42056 °N, 7.42250 °O (mapo)