La Kastelo de Monmouth (angleMonmouth Castle) estas kastelo en la urbo de Monmouth, ĉefurbo de Monmouthshire, sud-orienta Kimrio. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado I.[1]
La Kastelo de Monmouth situas proksime al la centro de Monmouth sur monteto superrigardanta la Riveron Monnow, malantaŭ butikoj kaj la ĉefaj skvaro kaj stratoj. Iam grava landlima kastelo, kaj naskiĝloko de Henriko la 5-a, ĝi staris ĝis la Angla enlanda milito kiam ĝi estis difektita kaj ŝanĝiĝis trifoje de posedantoj antaŭ ol esti detruita por malebligi ke ĝi estu denove fortikigita. Post parta disfalo en 1647, la loko estis reuzita kaj superkonstruita de Granda Kasteldomo, kiu fariĝis la stabejo kaj regimenta muzeo de la "Royal Monmouthshire Royal Engineers".