Kastiljeĥo, aŭ en hispana oficiale Castillejos, estas kvartalo de la distrikto Tetuano en Madrido, Hispanio. Ĝi okupas la centran orientan parton de la distrikto. Siavice la distrikto okupas nordokcidentan parton en la centro de Madrido. La nomo rilatas al strato kun nomo de maroka urbo Castillejos aŭ Fnidek, tute apude de Sebto en la alia flanko de la landlimo inter ambaŭ landoj. La signifo estas kasteletoj.