Kató Ács
Kató Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ascher Katalin Márta |
Aliaj nomoj | Körmendi Márta |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1917 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de decembro 1989 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/6-1-43 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | László Ákos ![]() |
Edz(in)o | László Kertész (1949–1989) György Justus ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto redaktoro ![]() |
Kató Ács [Aĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ács Kató, estis hungara porinfana verkisto, redaktoro. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Ascher Katalin Márta, ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis Justus Györgyné (1939?–1945) kaj Kertész Lászlóné (1949–1989), ŝia pseŭdonimo estis Körmendi Márta. Ŝia frato estis László Ákos.
Katalin Ascher[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1917 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de decembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
Katalin Ascher vivis en mondo de la fabeloj ekde la bazlernejaj jaroj. Ŝia unua infankomedio estis prezentita en 1934 en muzikakademia halo, ŝia unua kontribuo aperis en 1936, ŝi gajnis premion en konkurso en 1937. Inter 1938-1945 ŝi estis teksisto en uzino, iom poste administranto. Post la 2-a mondmilito ŝi havis kulturistan postenon ĉe socialdemokratoj, poste inter 1949–1976 en la Hungara Radio ŝi redaktis sian furoran rubrikon por geinfanoj "Miska bácsi levelesládája". Ŝi kontribuis ankaŭ en Népszava. Pro vidviniĝo ŝi edziniĝis dufoje.
Elektitaj kontribuoj
- Tavaszi fuvallat. (debuta novelo, 1936)
- Jé (debuta fabelo, premiita, 1937)
- Márciusi ifjúság. (kunaŭtoro, kompilaĵo pri porinfanaj programoj, teatraĵoj, 1948)
- Kőbányai gyerekek. (porinfana romano, 1950; pole: 1951)
- Mese a világszép hóemberről. (fabelo, 1959)
- Tóbi, a kisautó. (porinfana romano, 1965)
- Mit látott Ferkó? (fabeloj, porinfanaj poemoj, 1969; 4-a eldono 1986)
- Mártonka vasárnapja (fabelkomedio, prezentita en Teatro Kisfaludy, 1974)
- Az elveszett mese és egyéb történetek. (fabelkompilaĵo, 1997)
- A kölyökkapitány. (porjunula romano, 2002)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41890 hungarlingva datenaro de muzeo