La Katedralo Nia Damo de Amieno (franceCathédrale Notre Dame d’Amiens) estas katolikakatedralo de la urbo Amiens en la departementoSomme; la katedralo estas gotika kaj ĝi fermis la ciklon de gotik-klasikaj katedraloj. Ĝia konstruado komenciĝis en 1220, sur antaŭa romanika katedralo detruita de incendio. Ĝi havas formon de latina kruco kaj inter 1366 kaj 1401 oni aldonis la turojn, kiuj situas ambaŭfflanke de la ĉefa fasado. Ĝi estas la plej vasta katedralo de Francio pro siaj internaj volumenoj (200 000 m3) kaj iĝis Monda heredaĵo de UNESKO en 1981.
La katedralo konservas, inter aliaj, du relikvojn de Johano la Baptisto, kiuj igis ke la templo dum mezepoko iĝu unu el la ĉefaj pilgrimlokoj de Eŭropo.
Golfo de Porto : kalankoj de Piana, golfo de Girolata, natura rezervejo de Scandola (1983) • Lagunoj de Nov-Kaledonio: rifa diverseco kaj asociitaj ekosistemoj (2008) • Pintoj, cirkoj kaj remparoj de Reunio (2010)