Katoj de Ermitejo

Unu el la Ermitejaj katoj

Ermitejaj katoj (ruse Эрмитажные коты) estas katoj oficiale tenataj sur la teritorio de la Vintra Palaco de Sankt-Peterburgo, Rusio, ekde ĝia konstruo por malhelpi la intensan reproduktadon de ratoj kaj musoj en la Ŝtata Ermitejo. Laŭ la direktoro de la muzeo M. B. Piotrovsky, "katoj estas legendo de Ermitej-vivo kaj ĝia integra parto" [1], kaj "intervjuoj kaj filmado pri katoj estas ne malpli oftaj ol pri Rembrandt".

La grego, nombranta proksimume 70 katojn, havas oficialan statuson en la muzeo. La muzeo havas gazetaran sekretarion dediĉita al la katoj [2] kaj tri homoj laboras kiel domzorgistoj [3]. La katoj vivas en la keletaĝo de la muzeo, kiu estis speciale adaptita por ili kaj kie estas kuirejo por prepari manĝaĵon por la katoj (ĉiu el ili havas malsamajn preferojn) kaj malgranda veterinara hospitalo. En varmaj someraj tagoj ili ankaŭ fojfoje aperas sur la rondiroj kaj ĉe la placo dum la somero. Antaŭe, ili libere vagis dum la muzeaj galerioj kaj estis konsideritaj kiel parto de la muzea kolekto [4].

Rolo

La Ermitejo estas la plej granda muzeo en Rusio kaj unu el la plej grandaj, plej malnovaj kaj plej gravaj artmuzeoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol tri milionojn da artaĵoj. Malpli ol triono de ili estas elmontrita en la muzeaj galerioj, kaj la plej multaj estas stokitaj. La rolo de la Ermitej-katoj estas protekti la verkaĵojn kaj forpeli diversajn ronĝulojn, kiuj povas damaĝi la artverkojn.

La katoj en la muzeo estas traktataj kaj kastrataj. Fundusoj por bestoj en Rusio regule donacas monon por ilia bontenado. Estas urba legendo pri certa speciala raso de Ermitej-katoj, sed fakte tia raso ne estis bredita por la Ermitejo, sed estis "prenita en servo" en la Ermitejo kaj la Vintra Palaco de hejmaj katoj de diversaj rasoj.

Referencoj

  1. 21 апреля 2012 — День эрмитажного кота. Peterburg.biz. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2015-04-22 .
  2. Rodgers, James. "Hermitage palace is cat's whiskers" (Archive). BBC. Friday 5 October 2007. Retrieved on 2 July 2015.
  3. Cole, Teresa Levonian. "St Petersburg: the cats of the Hermitage" (Archive). The Telegraph. 23 May 2013. Retrieved on 2 July 2015.
  4. "Cat "Army" Guards Treasures" (Archive). National Geographic. June 12, 2009. Retrieved on July 2, 2015.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj