La urbo situas pitoreske inter arbaroriĉaj montetoj de la mezalta montaro Taunus, nur 12 kilometrojn okcidente de la urbo Frankfurto-ĉe-Majno (respektive de ties urboparto Höchst).
Rimarkinda pri la urbocentro interalie estas bistroo de la nomo "Esperanto". Sendepende de la bistroo, en Kelkheim interalie loĝas la esperantista familio de Thomas kaj Birgit Prien (kies filino, naskita en 2003, videblas ĉi tie).