Klárafalva
Klárafalva [klArafalva] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szeged. La loknomo devenas de patrono de la preĝejo Sankta Klara.
Bazaj informoj
- 46° 13′ 00″ N 20° 20′ 00″ O / 46.21667 °N, 20.33333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 00″ N 20° 20′ 00″ O / 46.21667 °N, 20.33333 °O (mapo)
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 6773
- Telefonprefikso: 62
Situo
Klárafalva situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Maros, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Makó. La lasta urbo troviĝas je 13, Szeged je 20 km-oj.
Historio
Fine de la turka erao la regiono senhomiĝis. Poste farmoj formiĝis. La unua mencio devenis el 1488. En 1801 barono Francisko Gerliczy (gerlici) fondis biencentron.
La riverbordo apartenas al Nacia parko. En Klárafalva migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco