Klovner I Kamp
Klovner I Kamp | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Klovner I Kamp estis norvega grupo de hiphopo el kvartalo Tåsen en Oslo. Formiĝis en 1994, tiam kiel duo kun Alis (Aslak Hartberg) kaj Dr. S (Sveinung Eide). Tuj poste la bando havis novan membron, "Dansken" ("La dano", naskiĝinta en Danio), nome Esben Selvig. Klovner I Kamp estis trio dum kelkaj jaroj, sed en 2000, "Goldfinger" aŭ "Finger'n" (Thomas Gullestad) kaj «Micro» Simen Rex aliĝis kiel DĴ kaj masaĝisto.
Klovner I Kamp ricevis la premion Spellemannprisen pro sia hiphopa funkciado en 2001.[1]
La bando faris sian finan koncerton en Rockefeller, Oslo, la 1an de Septembro 2006. La 4an de Julio 2009, ili ludis rekunigan koncerton en la Roskilde-festivalo en Danio.
Diskaro
Albumoj
- 1999 Bare meg
- 2000 Schwin
- 2001 Tykt og tynt
- 2001 Bjølsen hospital
- 2003 Kunsten å fortelle
- 2003 Fritt vilt
- 2005 Ørnen tek ikkje unga
- 2016 Kjærlighetstrilogien
Unuopaĵoj
- 2001 Tykt og tynt
- 2003 Fritt vilt
- 2005 Et juleevangelium
- 2015 Langt å gå
Referencoj
- ↑ Hansen, Håvard Kristoffersen (5a de Aprilo 2013). "- Jeg elsker å være pappa". VG (en norvega). pp. 52–53.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klovner I Kamp en la angla Vikipedio.