Knajsnaj-amatolaj montarbaroj
Knajsnaj-amatolaj montarbaroj | |
---|---|
ekoregiono | |
Knajsna arbaro apud Natura Valo (Nature's Valley), en Nacia Parko Cicikama | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Vikimedia Komunejo: Knysna-Tsitsikamma forests [+] | |
La knajsnaj-amatolaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kablanda ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Orienta Kablando kaj de Okcidenta Kablando en Sud-Afriko.
Priskribo
La ekoregiono kiu kovras 3 100 da kwadrataj kilometroj, estas la plej malgranda de Sud-Afriko. Ĝi konsistas el du disigataj enklavoj.
- la knajsnaj arbaroj etendiĝas laŭlonge de la marbordo inter 22°E kaj 25°E, ĝenerale je 34ºS, en regiono nomata la Ĝardeno Vojo. La arbara mozaiko de KwaZulu-Kablando troviĝas laŭlonge de la marbordo, nordoriente.
- la amatolaj arbaroj vegetas en la montaro Amatolo, kiu troviĝas landinterne je 400 da kilometroj oriente-nordoriente de la knajsnaj arbaroj.
La ekoregiono havas subtropikan/mezvarman klimaton. La pluvokvanto falas dum la tuta jaro, kaj varias de 525 mm ĝis 1220 mm je jaro en knajsnaj arbaroj, kaj de 750 mm ĝis 1500 mm en la amatolaj arbaroj.
Flaŭro
La arbospecioj estas de tropika kaj afromontana origino, kaj inkludas Olea capensis (oleacoj), Ocotea bullata (laŭracoj), Afrocarpus falcatus (podokarpacoj), Podocarpus latifolius (podokarpacoj), Ilex mitis (akvifoliacoj), Apodytes dimidiata (ikacinacoj), Rapanea melanophloeos (mirsinacoj), Cassine peragua (celastracoj), Ochna arborea, Curtisia dentata (kurtisiacoj), Gonioma kamassi, Platylophus trifoliatus, kaj Cunonia capensis (kunoniacoj).
Faŭno
La arbaroj estas hejmo de la afrika elefanto, la leopardo, la tragelafo, Philantomba monticola (bovedoj), Potamochoerus larvatus (parhufuloj) kaj aliaj mamuloj. Tamen la grava populacio de la origina knajsna populacio nuntempe eble estas formortinta.
La areo havas riĉan birdosortimenton inkluzive de la kvazaŭ endemia knajsna turako (Tauraco corythaix), la marborda arbustosilvio (Bradypterus sylvaticus), la sudafrika kampetero (Campethera notata), la nigrakapa kosifo (Cossypha dichroa) kaj la arbara kanario (Serinus scotops), dum rabobirdoj trovataj tie ĉi inkludas la kronaglon (Stephanoaetus coronatus) kaj la afrikan arbarstrigon (Strix woodfordii). Reptilioj ampleksas la endemian knajsnan ĥameleonon (Bradypodion damaranum).
Homa uzado, konservado
Thomas Henry Duthie estis la unua oficiala kontrolisto de la Reĝaj Arbaroj kaj Terenoj. Malgraŭ la malgranda surfaco de la ekoregiono, la knajsnaj-amatolaj montarbaroj estas la plej vastaj sud-afrikaj individuaj arbaroj. La knajsnaj arbaroj estis ekspluatataj por la altavalora konstruligno ekde la 18-a jarcento, kaj la amatolaj arbaroj ekde la 20-a jarcento. Ekde 1939 la arbaroj plejofte estas situigitaj ene de protektataj areoj kaj estas bone reestabligantaj, kvankam arbarekspluatado estas permesata.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono AT0115 : Knajsnaj-amatolaj montarbaroj (WWF)
- angle Knajsnaj-amatolaj montarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Knajsnaj-amatolaj montarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Knajsnaj-amatolaj montarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Knajsnaj-amatolaj montarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Knysna-Amatole montane forests