Koloratursoprano
Kiel koloratursoprano oni nomas en la klasika muziko sopranvoĉon kun koloraturo-kapablo, t.e. speciala movebleco antaŭ ĉio en la alta registro. Tiu ĉi voĉfako postulas, kiel la drama soprano, ĝenerale bonan altan registron kaj grandan brilecon, tamen prefere ĝi estas pli „malpeza“ kaj en la opero precipe ĝi estas enmetata virtuoze.
Laŭ la necesa volumeno oni diferencigas jenajn gradigojn:
- drama koloratursoprano:
- W. A. Mozart, Die Zauberflöte: Königin der Nacht
- W. A. Mozart, Die Entführung aus dem Serail: Konstanze
- Otto Nicolai, Die lustigen Weiber von Windsor: Frau Fluth
- Giuseppe Verdi, Nabucco: Abigaille
- lirika koloratursoprano aŭ koloratursubreto:
- Giuseppe Verdi, Rigoletto: Gilda
- Ruggiero Leoncavallo, Der Bajazzo: Nedda
- Charles Gounod, Roméo et Juliette: Juliette
- Richard Strauss, Ariadne auf Naxos: Zerbinetta
- Gioacchino Rossini, Il Barbiere di Siviglia/Der Barbier von Sevilla: Rosina (origine verkita por koloratura mezosoprano, en la 20-a jarcento tamen ofte ŝanĝita al koloratursoprana partio.)
- Jacques Offenbach, Hoffmanns Erzählungen: Olympia
- Johann Strauß (Sohn), Die Fledermaus: Adele