Komputila karto

Komputila karto muntata en komputilo.

Komputila karto estas peco de aparataro per kiu eblas pliampleksigi la funkciadon de komputilo. Per tia karto la funkciado kiu ne estas havebla en komputilo povas esti aldonita aŭ ĝia kapacito povas esti plialtigita. Komputilaj kartoj estas muntitaj en la ĉeftabulo.

Ofte krom la aparatara karto estas ankaŭ bezonata programaro en formo de pelilo kaj/aŭ aplikaĵo.

Tipoj de komputilaj kartoj

  • ISA - la malnova normo de IBMaj komputiloj (ĝis ĉirkaŭ 1998)
  • EISA kaj VESA - 32-bita ISA normo; limigite aplikita
  • PCI - la nova normo, ekuzita en 1991, ekde 1995 pli kaj pli ofte aplikita, ankaŭ ekster IBMaj komputiloj, kiel de Apple, Sun kaj Digital Equipment.
  • PC Card - komputila karto por tekokomputiloj,
  • AGP - normopor videokartoj (ĝis ĉirkaŭ 2005)
  • PCI Express - la nova normopor videokartoj (ebla anstataŭanto por PCI)

Ekzemploj de komputilaj kartoj

Vidu ankaŭ

USB.