Bad Ems-Nassau estas komunumaro en Germanio, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Ems-Nassau, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia landoRejnlando-Palatinato kaj ekestis nur komence de la jaro 2019 el la du antaŭaj komunumaroj Bad Ems kaj Nassau. Fine de decembro 2019 la komunumaro sume havis 27 964 loĝantojn.