El loka mezepoka burgo kun la nomo Nassau originas nobela dinastio, kiu ankoraŭ nuntempe regas la landojn Nederlando kaj Luksemburgio. Ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de la karibia insula ŝtato Bahamoj estas referenco al la nobela dinastio kaj baze la loka burgo.
Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 11 167 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.