Komunumaro Lambsheim-Heßheim
Lambsheim-Heßheim estis komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝis en la distrikto Rhein-Pfalz (Rejno-Palatinato) de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, oriente kaj nordoriente de la eksterdistrikta urbo Frankenthal, kaj kreiĝis la 1-an de julio 2014, kiam la membraj komunumoj de la antaŭa komunumaro Heßheim aldone al la iom pli suda komunumo Lambsheim kreis novan komunumaron. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 182 loĝantojn.
Eksteraj ligiloj