La komunumaro Naunhof (germaneVerwaltungsgemeinschaft Naunhof) estas administra unuiĝo de tri komunumoj en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝi situas en la centra parto de la distrikto Leipzig, ĝis julio 2008 en la okcidenta parto de la tiutempa distrikto Muldental, proksimume 13 kilometrojn nordokcidente de la urbo Grimma. La urbego Lepsiko (Leipzig) troviĝas proksimume pliajn 10 kilometrojn nordokcidente. La teritorion de la komunumaro pasas la aŭtoŝoseo A 14, kiu atingeblas per la al- kaj elveturejoj Naunhof kaj Klinga. La komunumon Naunhof pasas la fervoja linio Leipzig-Döbeln-Dresden, la komunumon Belgershain la linio Leipzig-Geithain.
La tri komunumoj kun komunumeroj
Naunhof kun la komunumeroj Naunhof (urbo), Albrechtshain, Ammelshain, Eicha, Erdmannshain, Fuchshain und Lindhardt (fine de decembro 2022 sume 8839 loĝantoj)
Belgershain kun la komunumeroj Belgershain, Köhra, Rohrbach kaj Threna (fine de decembro 2022 sume 3380 loĝantoj)
Parthenstein kun la komunumeroj Grethen, Großsteinberg, Klinga kaj Pomßen (fine de decembro 2022 sume 3545 loĝantoj)
Bazaj datumoj
areo: 97,22 km²
nombro de loĝantoj: 15 286 (fine de decembro 2012)