Konstantino (arabeQusantina) estas kun siaj 505 200 loĝantoj (stato 1-an de januaro 2004) la tria plej granda urbo en Alĝerio. Ĝi situas en oriento de la lando, sur granda ebenaĵo, 650 m super la marnivelo kaj kiu estas atingebla nur tra pontoj, kiuj travolbas la riveran valon de Rhumel. Ĝi estas industria urbo (cement-, metal-, pez-, nutraĵindustrio), trafika punkto kun universitato. Tie troviĝas islama altlernejo, mezepokaj konstruaĵoj.