Kontraŭstaro inter Civilizacioj
The Clash of Civilizations | |
---|---|
skribita verko • teorio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Samuel Phillips Huntington |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1996 |
Eldonejo | Simon & Schuster |
Ĝenro | desegnaĵo • Internacia politiko |
Kontraŭstaro inter Civilizacioj estas teorio, proponita de politika sciencisto Samuel P. Huntington, ke popolaj kultura kaj religia identeco fariĝos ĉeffonto por konfliktoj en la post-malvarmmilita mondo.
La teorio unue formiĝis en 1992-a prelego ĉe American Enterprise Institute, de kio poste li ellaboris artikolon aperintan en Foreign Affairs en la jaro 1993 kaj titolitan "La Kontraŭstaro inter Civilizacioj?" kiel respondon al la libro de Francis Fukuyama La Fino de Historio kaj la Lasta Homo publikigita en la jaro 1992. Huntington pliposte larĝigis sian tezon en la libro Kontraŭstaro inter Civilizacioj kaj Refaro de Monda Ordo (1996).
La terminon mem kreis Bernard Lewis en sia artikolo titolita "La Radiko de Islamana Furiozeco", kiu aperis en Septembro 1990 en gazeto The Atlantic Monthly.
Superrigardo
Huntington komencis sian teorion kontrolinte diversajn aliajn teoriojn pri naturo de tutmonda politiko post la malvarma milito. Iuj verkantoj argumentis, ke nur homaj rajtoj, liberalismo, demokratio kaj kapitalisma merkata ekonomio estas la unusola ebla ideologio por ŝtatoj dum la post-malvarmmilita periodo. Precipe, Francis Fukuyama argumentis, ke la mondo proksimiĝis al la "Fino de Historio", je hegela senco.
Huntington kredis, ke dum la batalo inter ideologioj ja finiĝas, la mondo tamen simple revenos al normala stato, kie konfliktas la kulturoj. En sia tezo, li argumentis ke la ĉeffonto de estonta konflikto okazos por kulturaj aŭ religiaj kaŭzoj.
Krome, li kredis la koncepto de diversaj civilizacioj, la plej altnivelaj klasoj de kultura identeco, utilus pli kaj pli por analizi la eblon de konfliktoj.
Proponitaj civilizacioj
Huntington-a tezo pri civilizacia kontraŭstaro
Modernigado, okcidentigado, kaj "ŝiritaj landoj"
Kritiko
Malo de tiu teorio estus la Renkonto inter Civilizacioj kiu defendus la nepron alproksimigi civilizaciojn per interkomprenigo de ĉiuj ĉirkaŭaj por eviti kontraŭstarojn, miskomprenoj kaj sekvaj konfliktoj. Multaj registaroj tutmondaj apogas almenaŭ diplomatie tiun eblon.