Koria otido

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koria otido
Koria otido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Ardeotis
Specio: Koria otido Ardeotis kori
Burchell 1822
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Koria otido, Ardeotis kori, estas granda afrotropisa birdo de familio Otidedoj kaj ordo Otidoformaj loĝanta en Afriko el Etiopio ĝis Sudafriko.

Aspekto

La Koria otido estas ĉefe helgriza kaj bruna dorse kun nigra kresto, malhela kaj mallarĝa kolumo ĉebruste kaj flavaj kruroj. La Koria otido longas 90-130 cm kaj altas 60-90 cm. Mezaveraĝe la Koria otido pezas 18 kg, sed ĝi povas atingi eĉ 34 kg, kio igas ĝin la plej granda kaj peza otido.

Reproduktado

La Koria otido kunhavas similajn reproduktokutimojn kun aliaj otidoj, tio estas, la virseksulo klopodas allogi kelkajn inojn per spektakla ceremonio kaj sveligo de blankaj plumoj. Kuniĝas kun ili kaj lasas ilin zorgi pri nesto, ovoj kaj idoj. La inoj konstruas neston surgrunde kaj kovas la ovojn, krom eta foriro por manĝoplukado. Kiam la idoj eloviĝas, la patrino alportas al ili mildan manĝaĵon.

Kutimoj

La Koria otido estas granda kaj peza birdo, kiu evitas flugi se eblas. Ĝi estas preskaŭ ĉiam surgrunde, plukante semojn kaj lacertojn el kio konsistas plej granda parto de ĝia dieto.

Tre ofte la Koria otido troviĝas kune kun abelmanĝuloj rajdantaj sur ties dorso dum ĝi piediras. Tiele la abelmanĝuloj povas kapti insektojn kiuj eksaltas aŭ ekflugas ĝenitaj de la proksimeco de la otidoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj