Kornuso

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kornuso
Karneca kornuso (Cornus mas)
Karneca kornuso (Cornus mas)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Kornusacoj Cornaceae
Genro: Kornuso Cornus
Subgenroj

Cornus
Benthamidia
Swida

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kornuso (Cornus el kornusacoj) estas genro de plantoj - arboj, arbustoj kaj plurjaraj, rizomaj herboj - kun integraj folioj ĝenerale kontraŭe duopaj, kun malgrandaj, epiginaj, kvarnombraj floroj en cumoj umbel- aŭ kap-formaj, kaj kun diverskoloraj drupoj; ĉirkaŭ 65 specioj precipe en la norda hemisfero, pluraj por-orname kultivataj.[1]

Specioj

    • Subgenro Cornus
      • Cornus chinensis (Ĉina kornuso). Ĉinio
      • Cornus mas (Karneca kornuso). Mediteraneo
      • Cornus officinalis (Japana kornuso). Japanio
      • Cornus sessilis (angle Blackfruit Cornel). Kalifornio
    • Subgenro Swida.
      • Cornus alba (aŭ Swida alba; Blanka kornuso). Siberio kaj norda Ĉinio
      • Cornus alternifolia (Swida alternifolia; Pagoda kornuso). Orienta Nordameriko norde ĝis plej sudorienta Kanado
      • Cornus amomum (aŭ Swida amomum; angle Silky Dogwood). Usono oriente de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj krom en plej suda parto, plej sudorienta Kanado
      • Cornus asperifolia (aŭ Swida asperifolia; angle Rough-leaf Dogwood).
      • Cornus austrosinensis (aŭ Swida austrosinensis; Sudĉina kornuso). Orienta Azio
      • Cornus bretschneideri (aŭ Swida bretschneideri; angle Bretschneider's Dogwood). Norda Ĉinio
      • Cornus controversa (aŭ Swida controversa; angle Table Dogwood). Orienta Azio
      • Cornus coreana (aŭ Swida coreana; Korea kornuso). Nordorienta Azio
      • Cornus drummondii (aŭ Swida drummondii; angle Roughleaf Dogwood). Usono inter la Apalaĉa montaro kaj la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, kaj suda Ontario.
      • Cornus glabrata (aŭ Swida glabrata; angle Brown DogwoodSmooth Dogwood). Okcidenta Nordameriko
      • Cornus hemsleyi (aŭ Swida hemsleyi; angle Hemsley's Dogwood). Sudokcidenta Ĉinio.
      • Cornus koehneana (aŭ Swida koehneana; angle Koehne's Dogwood). Sudokcidenta Ĉinio.
      • Cornus macrophylla (aŭ Swida macrophylla; angle Large-leafed Dogwood). Orienta Azio
      • Cornus obliqua (aŭ Swida obliqua; Pala kornuso). Orienta Nordameriko
      • Cornus paucinervis (aŭ Swida paucinervis). Ĉinio
      • Cornus racemosa (aŭ Swida racemosa; angle Northern Swamp DogwoodGray Dogwood). Plej sudorienta Kanado kaj nordorienta Usono
      • Cornus rugosa (aŭ Swida rugosa; [angle Round-leaf Dogwood). Sudorienta Kanado kaj plej nordorienta Usono
      • Cornus sanguinea (aŭ Swida sanguinea; Ruĝa kornuso). Eŭropo
      • Cornus sericea (aŭ C. stolonifera; Swida stolonifera; angle Red Osier Dogwood). Norda Nordameriko
      • Cornus stricta (botanike Swida stricta; angle Southern Swamp Dogwood). Sudorienta Usono
      • Cornus walteri (aŭ Swida walteri; angle Walter's Dogwood). Centra Ĉinio
      • Cornus wilsoniana (aŭ Swida wilsoniana; angle Wilson's Dogwood). Centra Ĉinio
    • Subgenro Chamaepericlymenum.
      • Cornus canadensis (aŭ Chamaepericlymenum canadense; angle Canadian Dwarf Cornel) Norda Nordameriko
      • Cornus suecica (aŭ Chamaepericlymenum suecicum; Sveda kornuso). Norda Eŭrazio, loke en plej nordorienta kaj nordokcidenta Nordameriko
      • Cornus × unalaschkensis (hibrido C. canadensis × C. suecica). Aleutaj insuloj, Gronlando, Labradoro
    • Subgenro Benthamidia (sin. subgenro Dendrobenthamia, subgenro Cynoxylon).
      • Cornus capitata (aŭ Benthamidia capitata; angle Himalayan Flowering Dogwoodangle ). Himalajo
      • Cornus florida (aŭ Benthamidia florida; angle Flowering Dogwood). Usono oriente de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, norde ĝis suda Ontario
      • Cornus hongkongensis (botanike Benthamidia hongkongensis; angle Hongkong Dogwood). Suda Ĉinio, Laoso, Vjetnamio.
      • Cornus kousa (aŭ Benthamidia kousa; angle Kousa Dogwood). Japanio kaj (kiel subsp. chinensis) centra kaj norda Ĉinio.
      • Cornus nuttallii (aŭ Benthamidia nuttallii; Pacifika kornuso). Okcidenta Nordameriko de Brita Kolumbio ĝis Kalifornio.

Referencoj

  1. PIV2, p. 611.

Eksteraj ligiloj