La urbo de Kosciusko estas la kantona sidejo de la Kantono Attala kaj situas en la ŝtato de Misisipio, Usono. Kosciusko estas tiel nomita pro la generalo Tadeusz Kościuszko, pol-litova oficiro kiu servis kun la Kontinenta Armeo kaj helpis en la militklopodoj dum la Usona Milito de Sendependeco,[1] kies nomo estis angligita kiel 'Kosciusko'. La setlejo estis origine nomita "Red Bud Springs" pro naturaj fontoj kiuj estis tie.