Kostjantinivka (ukraineКостянтинівка) estas urbo en Donecka provinco, Ukrainio. Ĝia populacio estis ĉirkaŭ 68 792 loĝantoj en 2021.
Historio
Post batalado, la 30-an de septembro 2022 la registaro de Rusio deklaris ĝin aneksita al la teritorio de Rusio kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj de Ukrainio. Ĉar tio estas nur postulo de agrese militanta najbara ŝtato, klaras ke la registaro de Ukrainio kaj la internacia juro neniel akceptas tion. Necesas atendi internacie akceptitan traktaton pri paco. Dum la plua Rusia-Ukraina milito la 6-an de septembro2023 misilo trafis urban merkaton, pro kio almenaŭ 15 homoj pereis kaj 30 estis vunditaj. Ukrainaj aŭtoritatoj tuj akuzis Rusion kaj nomis tion "laŭvica krimo de rusoj kontraŭ civila loĝantaro, farita konscie, kun malvarma sango kaj cinike".[1].