Kuenko (Ekvadoro)
Kuenko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | EC010150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 361 524 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 121 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 2° 54′ S, 79° 0′ U (mapo)-2.8974138888889-79.004480555556Koordinatoj: 2° 54′ S, 79° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 550 m [+] | ||||
Areo | 70,59 km² (7 059 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cuenca, Ecuador [+] | |||||
Cuenca, oficiale Santa Ana de los Ríos de Cuenca (de la riveroj) kaj en Esperanto Kvenko aŭ Kuenko, estas urbo de la centra sudo de Ekvadoro kaj estas la ĉefurbo de la provinco Azuay kaj de la Regiono 6a. Estas situanta en la suda parto de la Ekvadoraj Andoj. Ties Historia Centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1999. Estas nomata la Ateno de Ekvadoro pro sia majesta arkitekturo, sia kultura diverseco, sia alportado al la ekvadoraj belartoj, sciencoj kaj beletroj kaj pro esti la naskoloko de multaj gravuloj de la ekvadora socio. La manfaritaj pajlĉapeloj estas specialaĵo por la tuta lando.
Toponimio
La hispana fondo estis farita la 12-an de aprilo 1557 fare de Gil Ramírez Dávalos. La urbo portas la nomon de "Santa Ana de los Ríos de Cuenca" honore al la urbo Cuenca en Hispanio, naskoloko de la vicreĝo de Peruo nome Andrés Hurtado de Mendoza, kiu estis fondinto de la urbo. La resto de la nomo devenas de la tradicio hispana dediĉi la novajn urbojn al sanktulo aŭ sanktulino de la katolika eklezio, tiukaze al Sankta Anna. La kuenkanoj estas miksrasuloj, posteuloj de Kanjarioj, de la Ĉaŭlabamboj aŭ Takalŝapaoj (Azuay).
Areo
Azogues estas dormurbo de Kvenko.
Universitatoj
- universitato de Kuenko
- Katolika universitato de Kuenko
- Salesiana plurteknika universitato de Ekvadoro kun centra kampuso en Kuenko
- universitato de la provinco Azuay
Vidu ankaŭ