Kunkatedralo Nomo de Jesuo en Jerusalemo

kunkatedralo Nomo de Jesuo en Jerusalemo
katolika katedralo
Kunkatedralo Nomo de Jesuo en Jerusalemo
Bazaj informoj
Loko Jerusalemo
Geografia situo 31° 46′ 40″ N, 35° 13′ 38″ O (mapo)31.77768935.227135Koordinatoj: 31° 46′ 40″ N, 35° 13′ 38″ O (mapo)
Religia aliĝo Romkatolika Eklezio
Jaro de konsekro 1872
Religia statuso kunkatedralo
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo preĝejo
Karakterizaĵoj
vdr

La Kunkatedralo Nomo de Jesuo en Jerusalemo estas katolika kunkatedralo en Jerusalemo, konsekrita je la nomo de Jesuo. Ĝi situas en la kristana kvartalo de la urbo, en la historia urbokerno, proksimume duonvoje inter la tielnomata Nova Pordego (kio estas de 1889, do jam ne tiom novas, kaj konstruiĝis en la jerusalema epoko de la Otomana Imperio) kaj la Pordego de Jafo, ene de la historiaj urbaj remparoj.

rozvitralo de la fronta fasado

La preĝejo estas la katedro de la Latina patriarko de Jerusalemo, posteno fondita en 1099, kiam ekfunkciis la kristana Jerusalema reĝlando. De 1374 ĝis 1847 ĝi estis titulara sidejo, kaj nur tiam denove instaliĝis katolika episkopo en la urbo. Por tiu, la konstruaĵo estis konstruita inter 1862 kaj 1872, kaj konsekriĝis en 1872. Ĝi estas parto de la episkopa komplekso de la Latina patriarko de Jerusalemo, kaj do fakte estas episkopa kirko. Tamen pro historiaj tradicioj el la jarcentoj antaŭ 1099, ĝi dividas la funkcion esti episkopa/patriarka sidejo aŭ katedro, kun alia katedralo, la antikva baziliko de la Sankta Tombo en la sama urbo, kiun ĝi dividas kun la grek-ortodoksa patriarko de Jerusalemo.


la flago de Vatikanurbo sur la horloĝa turo, malantaŭ la historia urba remparo