Kvinto
Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina supera ŝtupo de diatona gamo.
Variaĵoj
La kvinto ekzistas en tri variaĵoj:
- la perfekta kvinto (a), kies intervalo konsistas el tri plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de toniko al dominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo. Ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 3/2, t.e. ĉirkaŭ 702 cendoj.
- la diminuita kvinto (b), kies intervalo konsistas el tri plentonoj, kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas "malharmonie".
- la aŭgmentita kvinto (c) konsistas el kvar plentonoj kaj note skribeblas nur helpe de la antaŭsigno dieso. Ĝia sono samas al tio de eta seksto.
Kunteksto
La grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:
C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.
Matematike
Matematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de pura kvinto estas 3/2, kaj en la temperita skalo proksimume tiom ().
Ekzemple, se la noto C estas 523 Hz, G de la temperita skalo estas 784 Hz, kio estas proksimume egala al 523*3/2 = 784,5.
Aŭdaj ekzemploj
Vidu ankaŭ
- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko).
- Disonanco
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |