Kyle Allen
Kyle Allen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Kyle Hamilton Allen | ||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1994 (30-jaraĝa) en Livermore | |
Lingvoj | usona angla • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kirov Academy of Ballet (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro baleta dancisto filmaktoro vd | |
Laborkampo | Kina aktorado vd | |
Aktiva en | Usono vd | |
Aktiva dum | 2014– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kyle ALLEN (naskita la 10-an de oktobro 1994, do nun 30-jara) estas usona aktoro kaj baleta dancisto.
En julio 2015, Allen estis elektita por gvidrolo de la elsendflua televida serio The Path aktorante kun Aaron Paul kaj Michelle Monaghan, aperante en ĉiuj 36 epizodoj. Post la fino de la serio en 2018, li aperis en revenanta rolo en American Horror Story, kaj en 2019, li estis elektita kiel Balkan, unu el la roluloj en West Side Story de Steven Spielberg, adaptaĵo de la samnoma Broadway-muzikalo laŭ la muziko de Leonard Bernstein.
En 2021, Allen estis elektita kiel Romeo en Rosaline, moderna rerakontado de Romeo kaj Julieto aktorante kun Kaitlyn Dever kaj Isabela Merced, kaj en The Greatest Beer Run Ever aktorante kun Zac Efron kaj Russell Crowe. La 28-an de januaro 2022, Allen estis elektita kiel la rolulo de superheroo He-Man en la realfilma elsendflua readapto de Masters of the Universe (Mastroj de la Universo)[1] de la la produktfirmao Netflix.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ artikolo pri lia elektiĝo kiel rolulo de superheroo He-Man en la germana gazeto Stern la 29-an de januaro 2022 (germane)