L'amant (filmo)

L'amant
filmo
Originala titolo The Lover
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1992, 26 mar. 1992
Ĝenro filma dramo, filmbiografio, filmo bazita sur romano, melodrama
Kameraado Robert Fraisse
Reĝisoro(j) Jean-Jacques Annaud
Produktisto(j) Claude Berri
Scenaro Jean-Jacques Annaud • Gérard Brach • Marguerite Duras
Loko de rakonto Vjetnamio
Muziko de Gabriel Yared
Rolantoj Jane March • Tony Leung Ka-fai • Melvil Poupaud • Jeanne Moreau • Arnaud Giovaninetti • Lisa Faulkner • Tania Torrens • Frédéric Auburtin
Produktinta firmao Renn Productions
IMDb
vdr

L'amant (ĉine: 情人, esperante La amanto) estas franca-brita-vjetnama filmo de Jean-Jacques Annaud, aperinta en 1992.

Temo

Sajgono, fine de la 1920-aj jaroj - franca adoleskantino renkontas ĉinon, kies eleganteco kaj riĉeco ensorĉas ŝin. Forportitaj de vertiĝo pro fizika feliĉo, ili baldaŭ ne forlasas sin unu la alian. Sed la forĵeto de fremdulo fare de la familio de la junulino kaj kulturaj diferencoj iom post iom estingos la fajrojn de tiu eksterordinara karna pasio.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: L'amant
  • Internacia titolo: The Lover
  • Reĝisoro: Jean-Jacques Annaud
  • Scenaro: Jean-Jacques Annaud kaj Gérard Brach, adaptita de aŭtobiografia romano L'Amant, de Marguerite Duras
  • Produktoroj: Claude Berri, Timothy Burrill kaj Jacques Tronel
  • Produkta direktoro: Jean-Claude Bourlat
  • Asociaj produktoroj: Jacques Tronel kaj Josée Benabent Loiseau
  • Produktaj firmaoj: Burrill Productions, Films A2 kaj Renn Productions
  • Muziko: Gabriel Yared
  • Foto: Robert Fraisse
  • Muntado: Noëlle Boisson
  • Dekoroj: Thanh At Hoang
  • Kostumoj: Yvonne Sassinot de Nesle
  • Sono: Laurent Quaglio
  • Deven-landoj: Francio, Unuiĝinta Regno, Vjetnamio.
  • Formato: Kolora - 1,85:1 - Dolby - 35 mm
  • Ĝenro: Dramo, am-romano
  • Daŭro: 115 minutoj
  • Aperdatoj: 22-a de januaro 1992 (Francio), 30-a de oktobro 1992 (Usono)

Rolularo

  • Jane March: Junulino
  • Tony Leung Ka-fai: Ĉino
  • Frédérique Meininger: Patrino
  • Arnaud Giovaninetti: Pliaĝulo
  • Melvil Poupaud: Juna frato
  • Lisa Faulkner: Hélène Lagonelle
  • Xiem Mang: Patro de ĉino
  • Philippe Le Dem: Profesoro de franca lingvo
  • Ann Schaufuss: Anne-Marie Stretter
  • Quach Van An: Ŝoforo
  • Tania Torrens: Ĉefulino
  • Raymonde Heudeline: Verkistino (fine)
  • Yvonne Wingerter: Verkistino (komence)
  • Do Minh Vien: Juna knabo
  • Hélène Patarot: Asistantino
  • Jeanne Moreau: Rakontistino (voĉo)

Rekompencoj

  • 1993: César por plej bona muziko komponita por filmo.
  • 1993: Victoires de la musique albumo de originala muziko por filmo aŭ televido de l'jaro

Eksteraj ligiloj