László Szörényi (kritikisto)
László Szörényi (kritikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1968) |
Okupo | |
Okupo | verkisto literaturhistoriisto kritikisto |
László Szörényi [lAslO sorEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szörényi László estas hungara kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, diplomato, membro de Hungara Arta Akademio (koresponda en 2017, ordinara en 2019).
László Szörényi[1] naskiĝis la 22-an de marto 1945 en Budapeŝto.
Biografio
László Szörényi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Post la diplomo li eklaboris en literatura instituto, kie li estis levita institutestro inter 1997 kaj 2012. Ekde 1973 li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Attila József, kie li estis katedrestro ekde 2000; krome inter 1973-1991 li instruis en Universitato Loránd Eötvös. Inter 1991-1995 li estis ĉefambasadoro en Italio, same en Malto kaj San-Marino. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1982, li doktoriĝis (DSc) en 2000 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1997. Li edziĝis en 1972. Li ricevis premiojn inter 1989-2018.
Elektitaj volumoj
- Kis magyar retorika. Bevezetés az irodalmi retorikába (kunaŭtoro, 1988)
- Memoria Hungarorum. Tanulmányok a régi magyar irodalomról (studoj, 1996)
- "Álmaim is voltak, voltak...". Tanulmányok a XIX. századi magyar irodalomról (studoj, 2004)
- Petrarca Budapesten: Esszék, tanulmányok (esroj, studoj, 2011)
- Titkos örök kötél. Tanulmányok (studoj, 2020)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM72110;jsessionid=EC73AB568FD6B09035C3F0439F7B45B7 hungarlingva datenaro de muzeo