Léon Werth
Léon Werth | ||
---|---|---|
![]() Léon Werth, franca verkisto, en 1914
| ||
Persona informo | ||
Léon Werth | ||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1878 en Remiremont | |
Morto | 13-an de decembro 1955 (77-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) ![]() Grave of Werth (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto scenaristo literaturkritikisto tradukisto verkisto eseisto romanisto artokritikisto ![]() | |
Laborkampo | Literaturo, kritiko de arto kaj ĵurnalismo ![]() | |
Aktiva dum | 1885–1949 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Léon WERTH estis franca verkisto kaj artkritikisto. Li naskiĝis la 17-an de februaro 1878 en Remiremont, Vogezoj, Francio kaj mortis la 13-an de decembro 1955 en Parizo. Léon Werth estis proksima amiko de Octave Mirbeau kaj de Antoine de Saint-Exupéry.
Li skribis kritikeme kaj kun granda precizeco pri la franca socio dum la Unua Mondmilito, pri koloniismo kaj pri la franca "kunlaborado" dum la Dua Mondmilito.
Saint-Exupéry renkontis Werth en 1931. Li baldaŭ fariĝis la plej proksima amiko de Saint-Exupéry ekster la pilota kolegaro de la franca aerpoŝta servo. Werth ne havis multon komunan kun Saint-Exupéry: li estis anarkiisto, lia patro estis judo kaj maldekstra subtenanto de bolŝevismo. Estante dudek du jarojn pli aĝa ol Saint-Exupéry, kun tre realisma verka stilo, sukcesa aŭtoro de dek du ampleksaj libroj kaj multaj magazinaj artikoloj, li estis plursence la malo de Saint-Exupéry. Sed tamen ili bone harmoniis.
Saint-Exupéry dediĉis du librojn al li, ("Letero al ostaĝo" kaj "La Eta Princo"), kaj referencis al Werth en tri pliaj.
Komence de la Dua Mondmilito, dum skribado de la libro "La Eta Princo", Saint-Exupéry vivis en sia apartamento centre de Novjorko, pensante pri sia denaska Francio kaj liaj amikoj. Léon Werth pasigis la militon en Saint-Amour, vilaĝo en Ĵurasio, monta regiono proksime de Svislando, kie li "estis sola, malvarma kaj malsata", kaj forte kritikis la francajn rifuĝintojn. Saint-Exupéry revenis al Eŭropo komence de la jaro 1943, post kiam li konstatis ke li "ne povas toleri esti for de tiuj, kiuj malsatas ... mi foriras por suferi kaj tiel esti proksima al tiuj, kiuj estas karaj por mi."
Fine de la Dua Mondmilito, kiun Antoine de Saint-Exupéry ne travivis, Léon Werth diris: "Paco, sen Tonio (Saint-Exupéry) ne estas tute paco." Leono Werth ne vidis la tekston, por kiu li estis tiel respondeca ĝis kvin monatojn post la morto de sia amiko, kiam la franca eldonejo Gallimard sendis al li specialan eldonon de la libro.
La dediĉo de la libro "La Eta Princo"
![]() |
|
Libroj
Je kursivaj literoj, titola traduko
- 33 jours (33 tagoj)
- Clavel chez les majors
- La maison blanche ( La Blanka Domo)
- Clavel Soldat
- Cochinchine (Koĉinĉino)
- Le Destin de Marco
- Le monde et la ville (La Mondo kaj la Urbo)
- Impressions d'audience (Impresoj de la aŭskultantaro)
- Saint-Exupéry, tel que je l'ai connu ( Saint-Exupéry, kiel mi konis lin)
- Caserne 1900
- Déposition / Journal 1940 - 1944
- Voyages avec ma pipe (Vojaĝoj kun mia pipo)
- Une soirée à L'Olympia