Léontine Lippmann
Léontine Lippmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Léontine Charlotte Lippmann |
Aliaj nomoj | Philippe Lautrey |
Naskiĝo | 14-an de junio 1844 en former 2nd arrondissement of Paris |
Morto | 12-an de januaro 1910 (65-jaraĝa) en 8-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)o | Maurice Lippmann |
Edz(in)o | Albert Arman |
Amkunulo | Anatole France |
Infano | Gaston Arman de Caillavet |
Okupo | |
Okupo | salonestrino |
Léontine LIPPMANN (1844–1910), plej bone konata laŭ sia edzina nomo Madame Arman aŭ Madame Arman de Caillavet, estis la muzo de Anatole France kaj la gastigantino de tre enmoda literatura salono dum la Franca Tria Respubliko. La rolulo Madame Verdurin en la verko de Marcel Proust nome Reserĉe al la perdita tempo estis modelita laŭ Lippmann.[1]
Merkrede, Mme de Caillavet tenis konversaciajn vespermanĝojn laŭ la modelo de tiuj de Mme Aubernon, kie estis Alexandre Dumas, la helenisto Brochard, la profesoro Pozzi, Leconte de Lisle, José-María de Heredia, Ernest Renan kaj kompreneble Anatole France.
Elstaraj partoprenantoj de la salono de Madame Arman de Caillavet menciindas Maurice Barrès, Louis Barthou, Tristan Bernard, Sarah Bernhardt, geprincoj Bibesco, Léon Blum, la skulptisto Antoine Bourdelle, Georg Brandes, Aristide Briand, Georges Clemenceau, Colette kaj ŝia unua edzo Henry Gauthier-Villars (konata kiel Willy), Michel Corday, Dro. Paul-Louis Couchoud, François Crucy, Marie kaj Pierre Curie, Jean-Élie, Duko Decazes, Gugliemo Ferrero, Robert de Flers, la dancistino Loïe Fuller, Fernand Gregh, Paul de Grunebaum, la aktoro Lucien Guitry kaj lia filo Sacha Guitry, Gabriel Hanotaux, Jean Jaurès, Léopold Kaher, Jules Lemaitre, la Grafo de Lisle, Pierre Loti, Charles Maurras, Pierre Mille, Robert de Montesquiou, la abato kaj astronomo Théophile Moreux, la abato Arthur Mugnier, la pentristo Mihály Munkácsy, Anna de Noailles, Hugo Ogetti, Raymond Poincaré, Prof. Samuel-Jean Pozzi, Marcel Prévost, Grafo Giuseppe Primoli, Marcel Proust, Charles Rappoport, Joseph Reinach, la aktorino Gabrielle Réjane, la komandanto Rivière, J.-H. Rosny la Aĝa, gebaronoj Rothschild, Marcel Schwob, kaj Marcelle Tinayre.
Notoj
- ↑ Farrell, Adrienne (July 4, 1971). "Strolling, Novel in Hand, To Recapture the Paris of Proust". New York Times. Alirita la 7an de Septembro 2021 kaj la 7an de Septembro 2022.
Bibliografio
- Jeanne Maurice Pouquet, Le Salon de Madame Arman de Caillavet, 1926.
- George Painter, Marcel Proust, London, Cratton kaj Windus, 1959.